fTom (oficiala retpaĝo de Federiko TOMazetiĝ)
Ĉu Vi ŝatas Esperanton? Do se Vi trovus erarojn ĉi tie, bonvole skribu al mi pri tiuj! Dankegon antaŭe al Vi ĉiuj…

Vino





Se vi ne trovas la sencon de via vivo en unu botelo da vino… malkorku alian botelon!

Biero…j





Naskiĝis infanino.
Oni demandis al ŝiaj gepatroj: "Kiun nomon vi donas al via filino?"
Respondis subite la patro: "Karla!"
Diris la patrino: "Ne, Karla estas ankaŭ mia nomo!"
Kaj la patro: "Jes, do, kiam mi demandos unu bieron, alvenos du bieroj!"

Goricjo






I


"Ĉu la fantomoj ekzistas?"
"Ne", dirus saĝulo, "la fantomoj ne ekzistas!"
Sed sabaton en Goricjo post vespermanĝo mi promenis tra la stratoj de la urbocentro kun mia amikino K.
Ŝi deziris supreniri al la kastelo, kiu staras sur la monteto super la urbocentro; ni ekpromenis al la kastelo kaj, post kvin minutoj, alvenis tien.
La antikva kastelo de Goricjo enhavas hodiaŭe la Provencan Muzeon. Ĉirkaŭ la kastelo estas trankvila kvartaleto kun piedira zono.
K. diris: "Mi ŝatus loĝi ĉi tie: estas trankvila zono, proksime al la urbocentro".
Mi respondis: "Mi konas la edzinon de la muzeestro; ŝi loĝas kun sia edzo en la muzeo".
K. demandis: "Ĉu ŝi vivas bone ĉi tie?"
Mi ŝercis: "Ŝi diris, ke komence ŝi timis pro la legendoj; sed mi pensas, ke poste ŝi alkutimiĝis kaj ekvivis bone".
Dum ni estis parolantaj kaj promenantaj, mi vidis blankvestitan virinon, kiu havis du hundegojn. Mi memoris, ke mia amikino timas la hundojn, ĉar ŝi spertis agreson de hundo, kiam ŝi estis infanino. Tial mi formovis ŝin dekstren, por stari inter ŝi kaj la hundegoj.
Kiam ni preterpasis la virinon, bontone mi salutis ŝin geste, sed rigardinte la hundegojn, por eviti problemojn.
K. ŝercis: "Mi konas la legendon de la blanka damo, kiu ĉirkaŭvagus la zonon de la kastelo de Goricjo kun siaj hundegoj."
Mi ne konis tiun legendon; mi diris: "Precize kiel tiu virino!"
Ŝi haltis kaj diris surprize: "Kiu virino?"
Mi turnis dirante: "Tiu virino!"… sed neniu estis tie!
Mi rakontis al ŝi, kion mi vidis, dum ŝi estis parolanta: mi priskribis la blankvestitan virinon kun la du hundegoj… ni rapide forlasis la kastelan kvartaleton kaj revenis al la urbocentro, silente kaj pripensante.



II

La sekvantan sabaton mi iris al la sanktejo de Monto Sankta ĉe Goricjo por konfesi miajn pekojn.
Per kutimo dum la jaroj miaj konfesoj iĝas pli kaj pli malvariaj, ĉar mi faras ĉiam la samajn pekojn.
Mi pensis: por varii mian konfeson, mi rakontos al mia konfesisto la aferon de la fantomo de la blanka damo, kiun mi vidis ĉe la kastelo de Goricjo.
Certe li diros katolike, ke la fantomoj ne ekzistas kaj ke mi vidis virinon, ne fantomon; aŭ ke mi suferis pro halucino; aŭ ke mi trinkis tro da bieroj… male post mia rakonto la konfesisto rigardis min per frenezaj okuloj, terurante min, kiel ĉu li vidis la diablon ĉe mi!
Li ekrecitis ion longan latine; mi nur komprenis ke li petis sanktan Mikelon, sanktan Marion kaj Ieŝuon por batali kontraŭ Satano; recitante, li prenis ankaŭ etan ujon, kiu enhavis oleon, kaj signis min per oleo… ankoraŭ nun mi estas iomete konfuza pri la konkludo de tiu afero!

Blanka butono





Filo de avarulo demandis al sia patrino: "Panjo, por kiu oni kolektis monon hodiaŭ en la preĝejo?"
La patrino respondis: "Por la malriĉa tajloro."
Diris la filo: "Ho, tial paĉjo ĵetis blankan butonon en la kesteton!"

Dato: 2022-04-25 lun 03:33

Aŭtoro: Federiko Tomazetiĝ

Email: FedericoTomasetig@gmail.com

Created: 2022-06-02 gio 15:29

(per Emacs 27.2 kaj Org mode 9.4.4)

Validate